En ĉi tiu epoko ni kutimiĝis al falseco: Holivudo, komputilaj ludoj, televidaj reklamoj, inaj ŝminkado, ŝerco-novaĵoj, sojkazea viando, plastika ĉio....Sed nun, la ĉinoj regas pli kaj pli multe da la videbla mondo kaj ni malkovras strangegan aferon: falsan falsaĵon, mensogon pri mensogo, sensencaĵon farita de sensencaĵo.
Ekzemple, kio estas "daŭban dje"? Ĝi estas holivudaj okultrukaĵoj surdiskigitaj per truko de ĉinoj. Holivudo plendas pri tio, dirante: "Ili vendas malaŭtentajn kinaĵojn." Sed aŭskultantoj devas scivoli aŭdante tion: ĉu holivuda kino ne estas malaŭtenta kopio de vivo? Sammaniere, hodiaŭ oni povas rigardi ĉinojn malbone imitante usonanojn, kiuj fakte mem imitis eŭropanojn malbone. Ekzemple, "pico", kiu venis de Italujo, sed estis insultita usone, kaj plue estas insultegita Ĉinuje.
|
|
Dum mi ekloĝis en Nankino, miaj usonaj gefamilianoj ne tute komprenis, kial mi volus translokiĝi al ĉi tie. Plejparte por usonanoj estas la problemo je la medio kaj tuta ekonomia sistemo ĉi tie. Ilia nekomprenado estis eĉ pli grava ol nun, ĉar la tempo kiam mi translokiĝis estis antaŭ pli ol dek jaroj. Tiam, preskaŭ neniu usone povis kompreni aferojn ĉinajn, kaj fakte iom timis ĉinujon pro tio. Mia loĝado ĉi tie ne estis tute senproblema ĝis nun.
Prave, la ĉina registaro ne faras militon nun. Prave, la publika transporto bone funkcias (do oni tute ne devas veturigi aŭton ĉi tie). Sed, ekzistas kelkaj specoj da "malpuraĵo" ĉi tie. Unue estas la plej videbla: la malpuraĵoj aere. Ĉi tiu efikis min plej grave ĝis nun. Unue mi estis tre forta viro, malgraŭ la malpuraĵoj, sed mi trukis mian sistemon. Por esti forta, mi manĝis medikamentojn, kaj eĉ manĝis viandon. Sed ĉi tiuj ne estas metodoj, vere.
|
|
|
|
|