30
May
2010
Falsa Falsaĵo Print
Written by Ian Clark
En ĉi tiu epoko ni kutimiĝis al falseco: Holivudo, komputilaj ludoj, televidaj reklamoj, inaj ŝminkado, ŝerco-novaĵoj, sojkazea viando, plastika ĉio....Sed nun, la ĉinoj regas pli kaj pli multe da la videbla mondo kaj ni malkovras strangegan aferon: falsan falsaĵon, mensogon pri mensogo, sensencaĵon farita de sensencaĵo.

Ekzemple, kio estas "daŭban dje"? Ĝi estas holivudaj okultrukaĵoj surdiskigitaj per truko de ĉinoj. Holivudo plendas pri tio, dirante: "Ili vendas malaŭtentajn kinaĵojn." Sed aŭskultantoj devas scivoli aŭdante tion: ĉu holivuda kino ne estas malaŭtenta kopio de vivo? Sammaniere, hodiaŭ oni povas rigardi ĉinojn malbone imitante usonanojn, kiuj fakte mem imitis eŭropanojn malbone. Ekzemple, "pico", kiu venis de Italujo, sed estis insultita usone, kaj plue estas insultegita Ĉinuje.

Ĉi tie, la kompatinda pico devas resti surtable, sentomate, senolivolee, kun ananaso sur sia povra kapo. Ĝi petas nian helpon plorante, sed bedaŭrinde Dio ne donis al ĝi buŝon por paroli. Rigardu ankaŭ kanvasan pantalonon, kiuj fariĝis maldikaj kaj kompatindaj kiel "ĝinzo" Usone. Nun ĝi estas preskaŭ pentraĵo sur inaj gamboj, kaj sur ĝi estas pentraĵoj pri floroj, birdoj, aŭ alia sensencaĵo. La ĉinĝinzo kantas kiel hufferita ĉevalo, apogita sur stangoj kiel pajaco. Aĵo por eŭropanaj viroj laborante nun tute fariĝas putino Ĉinuje kiel la ĉinĝino.

Sed strange, ĉi tiuj falsfalsaĵoj ŝajnas esti plena da pravo - almenaŭ al ni eŭropanaj blankuloj. Ekzemple, dum ni aŭdas nigrulojn paroli, "Mi ne malhavas ĝin", ni logikemuloj pensas, "Vi do havas ĝin." Sammaniere, dum la ĉinoj faras falsajn falsaĵojn, ni vere volas pensi ke eble ili fariĝas veraj nun. Ili fakte ne fariĝas veraj, sed justaj. Ilia falseco fariĝas multe pli perceptebla, kaj riĉeguloj kiel Stephen Spielberg fariĝas ridindaj stultuloj dum ili plendas pri ĉinaj kopioj de iliaj filmoj. Finfine distri estas distri. Kial ne permesi ili fali en abismon? Eble tiam socio povus pli bone adori aliajn aferojn, kiuj plibonigis la veran mondon.

Last Updated on Monday, 31 May 2010 09:02
Our valuable Editor Ian Clark has been with us since Sunday, 18 October 2009.

Show Other Articles Of This Author

Do you have a story to share? Do you want to be a ND Author? Send your own story, write about family, friends, life in Xi'an, business, real estate, education, travel, entertainment, write a review, suggest a column and more! In any language! Please include at least one picture about your story if possible, your name, email address, blog-/web-address, so we can give you credit. Go ahead, click here: Submit your Story now and we will publish it and list you as a ND contributor! Alternatively you can send us your story to: xianstories@newdynasty.com.cn